domingo, 15 de maio de 2016


LA MALBENO DE TARUMA KAJ NURANA

Kvin infanoj, unu el ĉiu kontinento, renkontiĝas en Brazilo por partopreni en universala kongreso de la internacia lingvo. Subite ili troviĝas meze de ekscita aventuro, kiu komencis antaŭ jarcentoj, kiam blankhaŭtulo ŝtelis du fetiĉojn de indiana tribo kaj estigis teruran malbenon.

Vidu la tekston, kun ilustraĵoj, en https://drive.google.com/open?id=0B8oUj6HxkVf6em4tVlRXbEFsM2s

La ciferecaj portugal-kaj anglalingvaj versioj aĉeteblas en www.amazon.com

domingo, 21 de fevereiro de 2016

NATURAJ MATEMATIKAĴOJ

Galilejo diris, ke matematiko estas la alfabeto, per kiu Dio skribis la universon.
Konfirmas tion multaj fenomenoj kaj formoj troveblaj en ĉiuj naturaj regnoj.
En la antikveco, la romia arkitekto Vitruvio prezentis studon pri la proporcioj de la homa korpo. Li montris, ekzemple, ke la distanco de la mezo de la torako ĝis la kaposupro estas kvarono de la staturo. Post jarcentoj, en la Renesanco, Leonardo da Vinci inspiriĝis en Vitruvio por desegni la faman vitruvian homon, enkadrigitan samtempe en cirklo kaj en kvadrato.
Alia ekzemplo de natura matematikaĵo estas la ĉeesto de la serio de Fibonacci en arbokreskadoj. Ekde la trunko, la branĉoj aperas laŭ la serio 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34…. Unu el la proprecoj de tiu serio estas, ke la limeso de la divido de ĝiaj apudaj elementoj (1/2, 2/3, 3/5, 5/8, 8/13, 13/21, 21/34…) estas 0,618, tio estas, la inverso de la numero fi, kiu rilatas al la nomata ora proporcio, ofte uzata de artistoj serĉantaj harmonion kaj vidata en kelkaj plantoj, floroj kaj insektoj.

Kaj eble la plej mirinda matematikaĵo en la naturo estas produktata de la abeloj, kiel pruvis famaj sciencistoj de la 18a jarcento. Ili eltrovis, ke la abeloj konstruas la mielĉelojn celante havi maksimuman volumenon per minimumo da materialo, kaj ke ili atingas tion solvante problemon ne de simpla geometrio, sed de trigonometrio kaj de infinitezima kalkulo. La laboro de la abeloj estas tiel preciza, ke ili fermas la ĉelojn per tri romboj, apudmetitaj laŭ angulo de 70º32’. Komence oni diris, ke la abeloj ne estas perfektaj, ĉar, laŭ la matematikisto Samuel König, la plej optimumiga angulo devus esti 70º34’. Tamen poste alia matematikisto, Colin Mac-Laurin, konstatis, ke sia kolego uzis logaritmtabelon kun erareto. Refarinte la kalkulojn, Mac-Laurin pravigis la abelojn: la ĝusta fermangulo estas fakte 70º32’.

sábado, 15 de dezembro de 2012

LA KRISTNASKA ROZO - IV


 LA KRISTNASKA ROZO - LASTA PARTO
 
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
La familio de la ŝtelisto kaj frato Marteno revenis en la kavernon, meze de la profunda mallumo, kaj konstatis, ke abato Antono ne estis tie. Tenante torĉojn, ili reeliris el la kaverno kaj trovis lin mortinta sur la neĝo.

Frato Marteno ekploris, ĉar li komprenis, ke li, kvankam senintence, kaŭzis la morton de la amata abato. “Ho mia Dio, per mia nekredemo mi detruis la miraklon, kiun li tiel arde deziris.”

 

En la Abatejo, kiam la korpo de abato Antono estis metata en ĉerkon, la religiuloj trovis en lia dekstra mano, kiu ĝis tiam estis fermita, kelkajn radikojn, kiujn li certe fortiris el la grundo de la arbaro en la lastaj momentoj de sia vivo. Vidinte tion, frato Marteno prenis la radikojn kaj plantis ilin en la ĝardenon de la Abatejo.

Dum tuta jaro frato Marteno rigardis la terpecon, kie li plantis la radikojn, esperante ties ĝermadon. Tamen lia espero estis vana. Pasis la printempo, la somero kaj la aŭtuno, kaj nenio okazis. Kiam alvenis la vintro, kaj ĉiuj floroj kaj folioj mortis, li perdis la esperon kaj rezignis sian observadon.

Alvenis denove la antaŭtago de Kristnasko, kaj tiam la memoro pri abato Antono fariĝis tri intensa. Enirinte la ĝardenon, frato Marteno preterpasis la lokon, kie li plantis la radikojn, kaj konstatis kun surprizo, ke tie naskiĝis verda kaj forta planteto, de kiu pendis belaj floroj kun blankaj petaloj.

Vidante, ke tiu planto ĝermis en la Kristnaska nokto, kiam ĉiuj aliaj plantoj ŝajnis mortintaj, la religiuloj de la Abatejo konkludis, ke abato Antono vere plukis ĝin en la Kristnaska ĝardeno de la Malhela Arbaro.

Kun permeso de sia superulo, frato Marteno alportis kelkajn el tiuj floroj al la Episkopo, dirante al li:

- Vidu, sinjoro, kion sendis al vi abato Antono. Ĉi tiuj estas la floroj, kiujn li promesis pluki en la Kristnaska ĝardeno de la Malhela Arbaro.

La surprizo de la Episkopo estis tre granda, sed li konvinkiĝis kaj reagis kiel honesta homo.

- Abato Antono plenumis sian promeson, do ankaŭ mi plenumos la mian.

Tion dirinte, li subskribis liberigan karton por la ŝtelisto kaj komisiis al frato Marteno porti ĝin al la kaverno en la arbaro.

Kiam frato Marteno alvenis tien, ĝuste en la Kristnaska tago, la ŝtelisto alproksimiĝis al li kun hakilo enmane.

- Mi mortigos vin ĉiuj, malbenataj religiuloj! Ĉi-jare la Malhela Arbaro ne transformiĝis en la ĝardenon en la Kristnaska nokto. Certe vi kulpas pri tio.

- Nur mi kulpas pri tio – diris frato Marteno, kaj mi vere deziras morti por elaĉeti tiun kulpon. Tamen antaŭ ol morti mi devas liveri al vi ĉi tiun karton subskribitan de la Episkopo. Nun vi estas libera homo, vi povas forlasi la arbaron kun via familio. Ekde nun, vi, via edzino kaj viaj filoj povos festi la Kristnaskon inter la aliaj personoj, laŭ la deziro de abato Antono.

Ricevinte tiun novaĵon, la ŝtelisto fariĝis pala kaj mutiĝis. Lia edzino parolis por li:

- Abato Antono plenumis sian promeson, do ankaŭ la ŝtelisto plenumos la sian.

 

La ŝtelisto kaj sia familio forlasis la kavernon, kaj en ĝi ekloĝis frato Marteno. Li intencis pasigi la reston de sia vivo en la arbaro, en seninterrompaj preĝoj, petante al Dio pardoni lian malbonan animon.

 

La Malhela Arbaro neniam plu festis la naskiĝon de Jesuo kaj el ĝia paradiza ĝardeno restis nur la planto plukita de abato Antono. Oni nomis tiun floron la Kristnaska Rozo. Ĉiujare, kiam Kristnasko alproksimiĝas, tiu mirakla planto naskiĝas kaj kun siaj verdaj branĉoj kaj blankaj floroj memorigas nin, ke en la pasinteco ĝi ĉiujare ĝermis en la ĝardeno de la Malhela Arbaro, dum la Kristnaska nokto.

 

- Tradukis Esperanten: José Mauro Progiante

LA KRISTNASKA ROZO - III


 LA KRISTNASKA ROZO - TRIA PARTO

(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)

Tiam abato Antono memoris pri la floro promesita al la Episkopo, sed li ne decidis pri kiu floro pluki, ĉar ili estis multaj kaj li volis elekti la plej belan.

Subite venis nova ondo de lumo kaj la abato sentis sin ĉirkaŭata de supernatura atmosfero. Li, kiu ĵus spertis la plej puran surteran ĝojon, nun tremis de emocio antaŭ la ĉiela ĝojo. Ĉio sereniĝis, ĉesis la kantoj de la birdo kaj la murmuro de la vento, anstataŭitaj de sonoj de harpoj, kiuj venis de malproksime.

La abato kunigis la manojn kaj surgenuiĝis, ĉar li komprenis, ke alproksimiĝas karavano de anĝeloj, kantantaj Kristnaskajn himnojn.

Apud la abato estis frato Marteno, en kies kapo vagis konfuzaj pensoj. “Tio ne povas esti vera miraklo” – li pensis, “ĉar veraj mirakloj ne  riveliĝas al krimuloj. Certe tiuj fenomenoj ne devenas de Dio, sed de la fortoj de la Malbono. Tio estas faritaĵo de la Diablo, kiu sorĉas nin kaj devigas nin vidi ion, kio vere ne ekzistas.”

Aŭdiĝis klare la sonoj de la harpoj kaj la harmoniaj kantoj de la anĝeloj, tamen frato Marteno estis konvinkita, ke alproksimiĝis ne anĝeloj, sed spiritoj de la infero. “Ili volas tenti nin” – li pensis. “Neniam ni sukcesos eliri el ĉi tie vivantaj. Ni estos sorĉitaj kaj venditaj al la infero!”

En tiu momento la anĝeloj estis tiel proksimaj, ke la abato povis vidi iliajn radiantajn korpojn inter la arboj. Ankaŭ frato Marteno vidis ilin, tamen por li tiuj belaj estaĵoj estis kreitaĵoj de Satano.

Dum la tuta tempo de la miraklo, birdoj ĉirkaŭflugis la kapon de abato Antono, kiu karese tenis ilin en siaj manoj. Frato Marteno, kontraŭe, timigis la bestojn. Neniu birdo sidiĝis sur lian ŝultron, neniu serpento venis ludi kun li. Okazis, ke je la alproksimiĝo de la anĝeloj, sovaĝa kolombido kuraĝis sidiĝi sur la ŝultron de frato Marteno kaj karesi lian vizaĝon per sia kapo. La reago de la religiulo estis terura. Ŝajnis al li, ke tiu kolombido estas la propra diablo, kiu persone venis tuŝi kaj tenti lin. Tiel pensante, li faligis la kolombidon per fortega bato, kriante per forta voĉo, kiu skuis la tutan arbaron:

- Reiru en la inferon, de kie vi venis!

 

En tiu ĝusta momento la anĝeloj estis tiel proksimaj, ke abato Antono aŭdis eĉ la sonon de iliaj grandaj flugiloj kaj sin klinis por saluti ilin.

Tamen, la abomenindaj vortoj de frato Marteno ĉesigis la kantojn kaj la sanktaj gastoj turniĝis por foriri. Kaj ankaŭ la lumo kaj la dolĉa varmo fuĝis de antaŭ la neesprimebla hororo de la mallumo kaj malvarmo de homa koro. La nokto refalis sur la teron, kiel densa vualo; revenis la malvarmo, velkis la plantoj, ĉesis la murmuro de la akvofaloj, falis la folioj de la arboj.

Abato Antono sentis, ke sia koro, tiel ĝoja antaŭ kelkaj momentoj, nun estas premata de nevenkebla doloro. “Ne, mi ne supervivos tion” – li pensis. “La anĝeloj, tiel proksimaj, kantantaj Kristnaskajn himnojn, estas forpelitaj.”

En tiu momento li memoris pri la floro promesita al la Episkopo. Tiam li klinis sin kaj palpis la grundon, serĉante almenaŭ unu floron. Li sentis, ke la tero malvarmiĝas inter liaj fingroj, kaj ke reaperas la blanka neĝo.

Intensa doloro atingis la koron de la abato, kiu ne plu kapablis stari kaj falis.

 

 

LA KRISTNASKA ROZO - II


 LA KRISTNASKA ROZO - DUA PARTO

(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)

Frato Marteno, kiu kaŝe aŭdis tiun dialogon, komprenis, ke ankaŭ la Episkopo, same kiel li mem, ne kredis la parolon de la edzino de la ŝtelisto. Tamen la naiva abato Antono ne perceptis la ironion en la vortoj de la Episkopo kaj promesis al li kunporti tiun floron. Li estis ĝoja pro la ebleco helpi la ŝteliston kaj lian familion.

 

Kiam alvenis la antaŭtago de la Kristnasko, abato Antono ekiris al la Malhela Arbaro, gvidata de unu el la filoj de la ŝtelisto kaj akompanata de frato Marteno.

Dum abato Antono iris feliĉa, ĉar li ĉiam deziris faris tiun vojaĝon, frato Marteno estis tre malĝoja kaj zorgema. Li multe amis la abaton kaj deziris lian feliĉon, sed li ne kredis, ke en la nokto okazos miraklo en la arbaro. Li pensis, ke la edzino de la ŝtelisto inventis tiun historion por trompi la abaton, subigante lin al sia malhonesta edzo.

Survoje, rajdante norden, cele al la arbaro, la abato observis, ke ĉie oni sin preparas por festi la Kristnaskon, estigante fajron por varmigi la akvon kaj transportante viandojn, panojn kaj fruktoj al la domoj. En ĉiuj preĝejetoj, kiujn ili preterpasis, la pastro kaj siaj helpantoj etendis siajn plej belajn tapiŝojn kaj ekbruligis la kandelojn por la nokta meso.

Vidante tiujn preparojn, la abato pensis pri la festo, en kiu li partoprenos post kelkaj horoj, kiam la arbaro transformiĝos en paradizon. Dume, la malĝoja frato Marteno petis insiste al li rezigni pri tiu danĝera plano kaj reveni al la komforto de la Abatejo. Tamen la abato restis necedema kaj senĉese plurajdis cele al la Malhela Arbaro.

 

Post longa kaj laciga vojaĝo, inter arboj plenaj de dornoj, tra malvarmaj riveretoj kaj marĉoj, sur koto kaj neĝo, je la sunsubiro, la filo de la ŝtelisto montris al ili pordon faritan el dikaj traboj, kiu fermis la enirejon de kaverno.

La infano malfermis la pezan pordon kaj ili vidis la internon de la malriĉa kaverno, kie loĝis la ŝtelisto kun sia familio. La virino sidis apud granda ŝtiparo, kiu brulis en la centro de la kaverno. Laŭlonge de la muroj estis pajlaj litoj, kaj sur unu el ili dormis la ŝtelisto.

- Eniru ! – kriis la edzino de la bandito. Kaj enirigu ankaŭ la ĉevalojn, por ke ili ne mortu pro la malvarmo.

Abato Antono eniris la kavernon, sekvata de frato Marteno. Ili vidis, ke la loĝejo estas mizera kaj ke nenio estas preparita por festi la Kristnaskon. La edzino de la ŝtelisto ne faris bieron, nek bakis panon, kaj eĉ ne purigis la plankon kaj la malmultajn meblojn. La filoj kunludis ĉirkaŭ granda kaserolo, kies enhavo tute ne estis apetitveka: en ĝi estis nur supo el akvo.

La edzino de la ŝtelisto parolis kun aŭtoritato kaj malembaraso, kvazaŭ ŝi estas edzino de riĉa kamparano.

- Sidiĝu ĉi tie, apud la fajro, abato Antono, kaj manĝu, se vi kunportis ion por manĝi, ĉar mi pensas, ke vi ne ŝatus la manĝaĵon, kiun ni preparis ĉi tie en la arbaro. Kaj se vi estas laca pro la longa vojaĝo, kuŝiĝu en unu el tiuj litoj. Ne timu dormi tro multe, ĉar mi vigilos apud la fajro kaj vekos vin en la ĝusta horo, por ke vi vidu la miraklon.

Obeante la virinon, abato Antono prenis sian manĝaĵon. Tamen li estis tiel laca, ke li apenaŭ manĝis kaj tuj ekdormis sur la pajla lito.

Ankaŭ frato Marteno estas invitita ripozi, tamen li ne kuraĝis dormi. “Mia devo estas gardostari, atente, por eviti, ke la ŝtelisto mortigu la abaton”, li pensis. Tamen, ankaŭ li estis tiel laca, ke iom post iom la dormemo venkis lin, kaj ankaŭ li ekdormis. Kiam li vekiĝis, li vidis la abaton sidantan apud la fajro, konversaciantan kun la edzino de la ŝtelisto. Kaj li vidis, ke ankaŭ la kondamnito, la ŝtelisto, sidis apud la fajro, kvankam ne partoprenante en la konversacio. Li estis alta,  maldika kaj malĝojaspekta viro.

Abato Antono parolis al la virino pri la preparoj, kiujn li vidis survoje, kaj li memorigis ŝin pri la festoj, en kiuj ŝi certe partoprenis, kiam ŝe estis juna kaj vivis inter la pacamaj homoj.

- Mi kompatas viajn filojn – li diris, ĉar ili ne povas ludi kun aliaj infanoj. Mi esperas, ke baldaŭ ili povos vivi en la vilaĝo, en normala familio.

Aŭdinte tiom, la ŝtelisto stariĝis kaj minacis la abaton per pugnoj.

- Malbona abato, vi venis ĉi tien por fortiri de mi mian edzinon kaj miajn filojn. Ĉu vi ne scias, ke mi estas kondamnito, ke ne estas permesite al mi vivi en la vilaĝo?

La abato ne timis la ŝteliston kaj respondis per firma voĉo.

- Mia esperas, ke la Episkopo subskribos liberigan karton favore al vi.

Antaŭ tiuj vortoj, la kondamnito kaj sia edzino ekridegis, ĉar ili konis la Episkopon kaj ne kredis ke iam li kompatus ilin. Tamen radio de espero fulme trapasis la koron de la ŝtelisto kaj li diris:

- Bone, mi promesas, ke se iun tagon mi ricevos pardonon de la Episkopo, mi vivos kiel honesta viro kaj neniam plu ŝtelos.

 

Frato Marteno ne ŝatis, ke la ŝtelisto kaj sia edzino mokridis la abaton, tamen li trankviliĝis, konstatante la ĝojecon de sia estro. “Estas strange – li pensis, sed ĉi tie, inter tiuj sovaĝuloj, abato Antono estas pli ĝoja ol li kutime estas en la Abatejo, inter siaj kunuloj”.

Subite la edzino de la ŝtelisto stariĝis kaj atentigis ilin, ke eblas aŭdi la unuajn sonorilojn de Kristnasko.

Ĉiuj stariĝis kaj iris eksteren, sed en la arbaro ili trovis nenion krom la nigra nokto kaj la densa vintro. Aŭdiĝis nur la tintado de la sonoriloj, alportataj de la suda vento.

- Kiel la sonoriloj vekos la dormantan arbaron? – demandis la abato. Li faris tiun demandon, ĉar nun, ĉirkaŭita de la vintraj ombroj, ŝajnis al li tre malfacila la transformado de la arbaro.

Tamen, post kelkaj momentoj fulma ondo de lumo trairis la arbaron. Tuj poste la mallumo revenis, tiom densa kiom antaŭe, sed denove reaperis la lumo, kiu luktis kun la mallumo inter la nigraj arboj, transformante la nokton en naskiĝantan aŭroron.

Tiam la abato vidis, ke la neĝo iom post iom dissolviĝis, kvazaŭ oni fortiris tapiŝon el la planko, kaj la tero komencis fariĝi verda. Ĉie, en ĉiuj arboj kaj plantoj, rapide aperis kaj disvolviĝis burĝonoj kaj diverskoloraj floroj.

La koro de abato Antono ekbatis sentakte, kiam li perceptis la unuajn signojn de la vekiĝo de la arbaro.

- “Ĉu mi, tiel maljuna kaj neperfekta viro, ĉu mi havos la privilegion spekti tian miraklon?” - li pensis. Kaj larmoj plenigis liajn okulojn.

En kelkaj momentoj la mallumo revenis kun tioma forto, ke li timis, ke la nokto fine venkus la lumon. Tamen baldaŭ nova lumiga ondo aperis, alportante murmuron de riveretoj kaj bruegon de akvofaloj. Dume la folioj de la arboj ekĝermis kaj kreskis tiel rapide, ke ili ŝajnis aro da verdaj papilioj falantaj sur la branĉojn. Kaj ne nur la arboj kaj plantoj vekiĝis. Ankaŭ la birdoj kaj aliaj bestoj flugis kaj saltis en tiu scenejo de vivo kaj beleco.

Tiel rapide ŝanĝiĝis la arbaro, ke abato Antono preskaŭ ne sukcesis kompreni la grandecon de tiu miraklo. Ĉion li provis rigardi, aŭskulti kaj flari. Floroj tute kovris la grundon, formante buntan tapiŝon.

La filoj de la ŝtelisto kriis kaj saltis kun granda ĝojo, manĝante ĝissate la dolĉajn fruktojn, kiuj pendis de la arboj. Unu ludis kun la leporidoj, alia kantis kun birdoj, alia karesis serpenton, kiu ĉirkaŭis lian kolon kaj liajn brakojn. La ŝtelisto plukis kaj manĝis ĉerizojn, kvazaŭ li revenis al sia infanaĝo.

LA KRISTNASKA ROZO - I


 LA KRISTNASKA ROZO - UNUA PARTO
 
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
 
En la profundo de la Malhela Arbaro, en kaverno, vivis fifama ŝtelisto kun sia edzino kaj kvin filoj. Li preskaŭ neniam lasis la arbaron, por ne esti arestita de la polico. Por akiri iom da mono, li kutime atakis piedirantojn, kiuj riskis trairi la arbaron.
Tamen tiu ŝtelado ne sufiĉis, kaj pro tio la edzino de la ŝtelisto ofte eliris el la arbaro kun siaj filoj kaj iris al la vilaĝo peti almozon.
Kiam la virino kaj la knaboj aperis, la malkuraĝaj vilaĝanoj helpis ilin, kvankam malvolonte, ĉar ĉiuj ili timis la ŝteliston.
- Se vi ne helpos nin – diris la virino, minace -, mia edzo venos dum la nokto kaj bruligos viajn domojn.
 
Unu fojon, en sia almozpetado, la virino kaj la knaboj transpasis la vilaĝon kaj alvenis al la Abatejo, granda konstruaĵo, kiun ili ankoraŭ ne konis. Scivole ŝi frapis la pordon kaj post kelkaj minutoj malfermiĝis giĉeto, malgranda aperturo en la mezo de la pordo, tra kiu la pordisto transdonis al ŝi ses panojn, por ŝi kaj por ŝiaj filoj.
Dum la virino atendis ĉe la pordo, la knaboj esploris la ĉirkaŭaĵon, kaj subite unu el ili komencis tiri ŝian jupon por montri ion, kion li eltrovis.
- Venu, panjo. Venu vidi kion mi trovis.
Preninte la panojn, ŝi sekvis la knabon kaj vidis, ke li trovis malfermitan pordeton en angulo de la granda barilo, kiu ĉirkaŭis la Abatejon. “Eble iu forgesis fermi ĝin” – ŝi pensis. Kaj, sen peti permeson, ŝi trairis tiun pordeton kaj eniris la konstruaĵon, sekvata de la knaboj.
Kun granda surprizo, la virino vidis, ke tie estas ĝardeno, malgranda ĝardeno, tamen plena de belaj diversspecaj floroj. Tiam estis somero, kaj en tiu ĝardeno estis floroj de ĉiuj grandecoj kaj koloroj. Sub la radioj de la suno kaj tuŝataj de milda venteto, tiuj bone zorgataj floroj estiĝis spektaklo de rara beleco. Tuj aperis sur la lipoj de tiu malklera virino spontanea rideto.
En tiu epoko, estris la Abatejon la abato Antono, kiu tre ŝatis kultivi plantojn. Estis li, kiu kreis kaj konservis tiun ĝardenon. 
 
En tiu momento, kiam la virino kaj ŝiaj filoj eniris la ĝardenon, laboris tie juna religiulo, frato Marteno. Li estis fortiranta la malutilajn herbojn, kiujn li metis en manĉareton por forĵeti eksteren. Estis li, kiu forgesis fermi la pordeton.
Kiam li vidis la entrudulojn kaj rekonis la edzinon de la ŝtelisto, li tuj stariĝis kaj ekiris al ili.
- Foriru tuj – li kriis. Vi ne rajtas resti ĉi tie.
 
Anstataŭ obei tiun ordonon, ŝi daŭre rigardis la florojn. Pro tio frato Marteno vokis tri aliajn religiulojn, kiuj venis kaj provis perforte foririgi la virinon kaj la infanojn. Tamen ilia klopodo estis vana, ĉar ŝi sin defendis per krioj, dentoj kaj ungoj, helpata de la knaboj.
Aŭdinte tiun bruadon, la estro de la Abatejo, abato Antono, venis al la ĝardeno por vidi, kio okazas. Vidinte, ke la entruduloj estas virino kaj kelkaj infanoj, li ordonis al la religiuloj lasi ilin kaj demandis al la virino, kion ŝi volas. Ankaŭ li sciis, ke ŝi estas la edzino de la ŝtelisto.
- Mi venis peti almozon kaj kiam mi trovis pordeton malfermitan, mi eniris kaj vidis tiun ĝardenon. Mi volas nur rigardi la florojn.
Tiuj vortoj tuŝis la koron de la maljuna abato, ĉar li amis tiun ĝardenon. Surprizis lin la fakto, ke tiu malriĉa virino luktis kontraŭ multaj viroj nur por rigardi la florojn. “Kompatinda virino” -  li pensis. “Eble neniam antaŭe ŝi vidis ĝardenon.”
- Ĉu mia ĝardeno plaĉas al vi, sinjorino? – li demandis.
Tamen ŝia respondo kaŭzis en li eĉ pli granda surprizo:
- Unuavide ŝajnis al mi ke ĉi tiu ĝardeno estas la plej bela, kiun mi jam vidis. Tamen nun mi konstatas, ke ĝi ne estas tiel bela kiel alia, kiun mi konas.
Certe abato Antono ne atendis tiun respondon. Kiam li aŭdis, ke la edzino de la ŝtelisto konas ĝardenon pli belan ol lia, lia vizaĝo iom ruĝiĝis kaj ombro da ĉagreno falis sur lian vizaĝon. La frato Marteno, kiu estis apud ili kaj aŭdis ilian konversacion, tuj admonis la virinon:
- Ĉi tiu ĝardeno – li diris, estas verko de abato Antono. Ĉiuj, kiuj vizitas la Abatejon, diras ke ĝi estas la plej bela ĝardeno en la lando. Kiel vi, kiu restas la tutan jaron en sovaĝa arbaro, kuraĝas diri al ni ke vi konas ĝardenon pli belan?
- Ne estas mia intenco ofendi la abaton – respondis la virino. Mi nur volas diri, ke se eblos al vi vidi la ĝardenon, kiun mi konas, ĉi tiuj floroj, kiujn vi tiel entuziasme admiras, ne plu estus al vi tiom belaj kaj valoraj.
Tamen frato Marteno, kiu multe fieris pri la ĝardeno de abato Antono, parolis kun ironio:
- Ha, mi komprenas. Vi parolas pri ĝardeno, kiu ekzistas nur en via kapo, nur por ĝeni min kaj la abaton. Mi povas ĵuri per mia animo, ke antaŭ ĉi tiu tago vi neniam vidis alian ĝardenon.
La vango de la edzino de la ŝtelisto ruĝiĝis kaj ŝi kriis:
- Mi ne estas mensogema. Eble vi pravas, eble mi neniam eniris ĝardenon antaŭe. Sed vi, religiuloj, sanktuloj, vi devus scii, ke ĉiujare, en la Kristnaska Nokto, la granda Malhela Arbaro transformiĝas en veran paradizon por festi la naskiĝon de Nia Sinjoro. Ni, kiu vivas en la arbaro, ĉiam vidas tiun spektaklon. Dum kelkaj horoj la arbaro fariĝas belega ĝardeno, kun plantoj tiel eksterordinaraj kaj lumoplenaj, ke ĉiuj loĝantoj de la arbaro volas kontempli ilin por la tuta eterneco.
Frato Marteno intencis daŭrigi sian kontraŭstaron, sed abato Antono per mansigno petis lin silenti. Ekde sia infanaĝo, abato Antono aŭdis pri tio, ke dum la Kristnaska Nokto okazas tiu miraklo en la arbaro, kaj li ĉiam volis vidi tion. Pro tio, li petis al la edzino de la ŝtelisto gastigi lin en la kaverno dum la venonta Kristnaska Nokto.
- Sendu al mi unu el viaj filoj, por ke li montru al mi la vojon al via kaverno. Mi iros sola kun li, per mia ĉevalo, kaj mi ĵuras, ke mi ne perfidos vin, kaj ke mi rekompencos vian familion.
En la unua momento la virino rifuzis la peton de la abato, ĉar ŝi timis endanĝerigi sian edzon. Tamen, pli forta estis ŝia deziro pruvi al la abato, ke la ĝardeno konata de ŝi estas pli bela ol lia, kaj tiam ŝi konsentis.
- Konsentite. En la antaŭtago de la Kristnasko mia plej aĝa filo venos por gvidi vin al nia kaverno, sed vi rajtos iri akompanata de nur unu kunulo. Kaj, se vi vere estas sankta viro, vi ne perfidos nin, ĉu?
Abato Antono ripetis sian promeson kaj la virino foriris kun siaj filoj.
 
Timante la reagon de la religiuloj, kiuj eble provus konvinki lin ne viziti la kavernon de la fifama ŝtelisto, abato Antono petis al frato Marteno teni tiun planon en sekreto.
Okazas, ke unu tagon la Episkopo vizitis la Abatejo kaj tranoktis tie. En la sekvanta mateno, montrante al tiu grava vizitanto sian ĝardenon, abato Antono memoris pri la edzino de la ŝtelisto kaj komencis paroli al sia gasto pri la ŝtelisto, kiu sin kaŝis en la arbaro. Fine li petis al la Episkopo liberigan karton favore al la ŝtelisto, por ke li povos rekomenci honestan vivon en la socio.
- Se nenio ŝanĝiĝos – diris la abato, se li devos resti por ĉiam en la arbaro, ankaŭ liaj filoj fariĝos krimuloj, kiel ilia patro. Tiam, anstataŭ timi unu ŝteliston, la vilaĝanoj timos aron da ŝtelistoj.
La Episkopo diris, ke estus bone se la ŝtelisto restus en la arbaro kaj ne sin miksus inter la honestaj viroj de la vilaĝo.
Aŭdinte tion, abato Antono ekzaltiĝis kaj komencis paroli al la Episkopo pri la ĉiujara miraklo, kiu okazis en la arbaro, dum la Kristaska Nokto.
- Se tiuj banditoj meritas vidi tiun miraklon, se Dio permesas, ke ili vidu la transformiĝon de la arbaro en mirindan ĝardenon, tio signifas, laŭ mia opinio, ke ili estas indaj ricevi la pardonon de la homoj.
Antaŭ la entuziasmo de la abato, la Episkopo finis la konversacion, montrante sian nekredemon per ĉi tiuj vortoj, kiujn li elparolis kun rideto:
- Mi promesas al vi, kara abato, ke kiam vi kunportos al mi unu floron de la Kristnaska ĝardeno de la Malhela Arbaro, mi subskribos kartojn por liberigi ĉiuj banditojn, kiujn vi indikos al mi.

PORDA SOLIDARECO


PORDA SOLIDARECO
 
Ni travivas la civilizacion de la aŭtomobilo, sed malantaŭ stirilo homo kondutas kvazaŭ li ankoraŭ vivus en kavernoj, antaŭ la invento de la rado. Kvazaŭ la stratspaco estus la lasta mamuto, por ĝi li luktas kun sia proksimulo, per taktikoj similaj al tiuj praaj, sed nur hupante anstataŭ grumbli, aŭ grumblante anstataŭ mordi.
En ĉiu granda urbo de la mondo, la trafiko estas metaforo de nia konkurplena vivo. En sia propra metala mondeto, ĉiu penas havi avantaĝon super la alia aŭ almenaŭ eviti, ke la alia lin timigu. Kaj tiel oni pruvas, ke ekzistas nenio malpli civilizita, ol la civilizacio.
Tamen estas escepto. Estas malgranda solidareca senarba areo en tia ĝangalo: la neŝlosita pordo. Kiam la flankiranta aŭtomobilo apudiĝas al la via kaj iu elmetas sian kapon, vi prepariĝas por la plejmalbono. Pretas via respondo: “La via estas tia!” Sed vi povas havi surprizon.
- Pordo neŝlosita!
- Kio?
Estas malfacile al vi kredi, ke nek vi, nek iu el via familio estas insultata. Ne, la malamiko sincere zorgas, ke la pordo ne malfermiĝu kaj vi falu el la aŭtomobilo. La neŝlosita pordo estigas specon de neesprimita batalhalto. Ĉiuj ĝin fingromontras, kaj vin persekutas, ekscite hupante, se hazarde vi ne aŭdis la unuan averton. “Pordo neŝlosita!” Ŝajnas, ke tio estas honorkodo, intertempo inter malpacoj. Se la pordo malfermiĝos kaj vi ja falos surstraten, tiam oni surveturos vin. Jes, sed oni estos avertinta vin.
Konklude, ni ankoraŭ ne revenis al la besta rango.
(Veríssimo, Luís Fernando. La memmortiginto kaj la komputilo. Porto Alegre, L&PM, 1992 – Tradukis Esperanten: José Mauro Progiante)