LA KRISTNASKA ROZO - TRIA PARTO
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
Tiam abato Antono memoris pri la floro promesita
al la Episkopo, sed li ne decidis pri kiu floro pluki, ĉar ili estis multaj kaj
li volis elekti la plej belan.
Subite venis nova ondo de lumo kaj la abato sentis
sin ĉirkaŭata de supernatura atmosfero. Li, kiu ĵus spertis la plej puran surteran ĝojon, nun tremis de emocio antaŭ
la ĉiela ĝojo. Ĉio sereniĝis, ĉesis la kantoj de la birdo kaj la murmuro de la
vento, anstataŭitaj de sonoj de harpoj, kiuj venis de malproksime.
La abato kunigis la manojn kaj surgenuiĝis, ĉar li
komprenis, ke alproksimiĝas karavano de anĝeloj, kantantaj Kristnaskajn
himnojn.
Apud la abato estis frato Marteno, en kies kapo
vagis konfuzaj pensoj. “Tio ne povas esti vera miraklo” – li pensis, “ĉar veraj
mirakloj ne riveliĝas al krimuloj. Certe tiuj fenomenoj ne devenas de Dio,
sed de la fortoj de la Malbono. Tio estas faritaĵo de la Diablo, kiu sorĉas nin
kaj devigas nin vidi ion, kio vere ne ekzistas.”
Aŭdiĝis klare la sonoj de la harpoj kaj la
harmoniaj kantoj de la anĝeloj, tamen frato Marteno estis konvinkita, ke
alproksimiĝis ne anĝeloj, sed spiritoj de la infero. “Ili volas tenti nin” – li
pensis. “Neniam ni sukcesos eliri el ĉi tie vivantaj. Ni estos sorĉitaj kaj
venditaj al la infero!”
En tiu momento la anĝeloj estis tiel proksimaj, ke
la abato povis vidi iliajn radiantajn korpojn inter la arboj. Ankaŭ frato
Marteno vidis ilin, tamen por li tiuj belaj estaĵoj estis kreitaĵoj de Satano.
Dum la tuta tempo de la miraklo, birdoj
ĉirkaŭflugis la kapon de abato Antono, kiu karese tenis ilin en siaj manoj.
Frato Marteno, kontraŭe, timigis la bestojn. Neniu birdo sidiĝis sur lian
ŝultron, neniu serpento venis ludi kun li. Okazis, ke je la alproksimiĝo de la
anĝeloj, sovaĝa kolombido kuraĝis sidiĝi sur la ŝultron de frato Marteno kaj
karesi lian vizaĝon per sia kapo. La reago de la religiulo estis terura. Ŝajnis
al li, ke tiu kolombido estas la propra diablo, kiu persone venis tuŝi kaj
tenti lin. Tiel pensante, li
faligis la kolombidon per fortega bato, kriante per forta voĉo, kiu skuis la
tutan arbaron:
- Reiru en la inferon, de kie vi venis!
En tiu ĝusta momento la anĝeloj estis tiel
proksimaj, ke abato Antono aŭdis eĉ la sonon de iliaj grandaj flugiloj kaj sin
klinis por saluti ilin.
Tamen, la abomenindaj vortoj de frato Marteno
ĉesigis la kantojn kaj la sanktaj gastoj turniĝis por foriri. Kaj ankaŭ la lumo
kaj la dolĉa varmo fuĝis de antaŭ la neesprimebla hororo de la mallumo kaj
malvarmo de homa koro. La nokto refalis sur la teron, kiel densa vualo; revenis
la malvarmo, velkis la plantoj, ĉesis la murmuro de la akvofaloj, falis la
folioj de la arboj.
Abato Antono sentis, ke sia koro, tiel ĝoja antaŭ
kelkaj momentoj, nun estas premata de nevenkebla doloro. “Ne, mi ne supervivos
tion” – li pensis. “La anĝeloj, tiel proksimaj, kantantaj Kristnaskajn himnojn,
estas forpelitaj.”
En tiu momento li memoris pri la floro promesita
al la Episkopo. Tiam li klinis sin kaj palpis la grundon, serĉante almenaŭ unu
floron. Li sentis, ke la tero malvarmiĝas inter liaj fingroj, kaj ke reaperas
la blanka neĝo.
Intensa doloro atingis la koron de la abato, kiu
ne plu kapablis stari kaj falis.
Nenhum comentário:
Postar um comentário