LA KRISTNASKA ROZO - LASTA PARTO
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
La familio de la ŝtelisto kaj frato Marteno
revenis en la kavernon, meze de la profunda mallumo, kaj konstatis, ke abato
Antono ne estis tie. Tenante torĉojn, ili reeliris el la kaverno kaj trovis lin
mortinta sur la neĝo.
Frato Marteno ekploris, ĉar li komprenis, ke li,
kvankam senintence, kaŭzis la morton de la amata abato. “Ho mia Dio, per mia nekredemo
mi detruis la miraklon, kiun li tiel arde deziris.”
En la Abatejo, kiam la korpo de abato Antono estis
metata en ĉerkon, la religiuloj trovis en lia dekstra mano, kiu ĝis tiam estis
fermita, kelkajn radikojn, kiujn li certe fortiris el la grundo de la arbaro en
la lastaj momentoj de sia vivo. Vidinte tion, frato Marteno prenis la radikojn
kaj plantis ilin en la ĝardenon de la Abatejo.
Dum tuta jaro frato Marteno rigardis la terpecon,
kie li plantis la radikojn, esperante ties ĝermadon. Tamen lia espero estis
vana. Pasis la printempo, la somero kaj la aŭtuno, kaj nenio okazis. Kiam
alvenis la vintro, kaj ĉiuj floroj kaj folioj mortis, li perdis la esperon kaj
rezignis sian observadon.
Alvenis denove la antaŭtago de Kristnasko, kaj
tiam la memoro pri abato Antono fariĝis tri intensa. Enirinte la ĝardenon, frato
Marteno preterpasis la lokon, kie li plantis la radikojn, kaj konstatis kun
surprizo, ke tie naskiĝis verda kaj forta planteto, de kiu pendis belaj floroj
kun blankaj petaloj.
Vidante, ke tiu planto ĝermis en la Kristnaska
nokto, kiam ĉiuj aliaj plantoj ŝajnis mortintaj, la religiuloj de la Abatejo
konkludis, ke abato Antono vere plukis ĝin en la Kristnaska ĝardeno de la Malhela
Arbaro.
Kun permeso de sia superulo, frato Marteno
alportis kelkajn el tiuj floroj al la Episkopo, dirante al li:
- Vidu, sinjoro, kion sendis al vi abato Antono. Ĉi tiuj estas la floroj, kiujn li promesis
pluki en la Kristnaska ĝardeno de la Malhela Arbaro.
La surprizo de la Episkopo estis tre granda, sed
li konvinkiĝis kaj reagis kiel honesta homo.
- Abato Antono plenumis sian promeson, do ankaŭ mi
plenumos la mian.
Tion dirinte, li subskribis liberigan karton por
la ŝtelisto kaj komisiis al frato Marteno porti ĝin al la kaverno en la arbaro.
Kiam frato Marteno alvenis tien, ĝuste en la
Kristnaska tago, la ŝtelisto alproksimiĝis al li kun hakilo enmane.
- Mi mortigos vin ĉiuj, malbenataj religiuloj!
Ĉi-jare la Malhela Arbaro ne transformiĝis en la ĝardenon en la Kristnaska
nokto. Certe vi kulpas pri tio.
- Nur mi kulpas pri tio – diris frato Marteno, kaj
mi vere deziras morti por elaĉeti tiun kulpon. Tamen antaŭ ol morti mi devas
liveri al vi ĉi tiun karton subskribitan de la Episkopo. Nun vi estas libera
homo, vi povas forlasi la arbaron kun via familio. Ekde nun, vi, via edzino kaj
viaj filoj povos festi la Kristnaskon inter la aliaj personoj, laŭ la deziro de
abato Antono.
Ricevinte tiun novaĵon, la ŝtelisto fariĝis pala
kaj mutiĝis. Lia edzino parolis por li:
- Abato Antono plenumis sian promeson, do ankaŭ la
ŝtelisto plenumos la sian.
La ŝtelisto kaj sia familio forlasis la kavernon,
kaj en ĝi ekloĝis frato Marteno. Li intencis pasigi la reston de sia vivo en la arbaro, en seninterrompaj
preĝoj, petante al Dio pardoni lian malbonan animon.
La Malhela Arbaro neniam plu festis la naskiĝon de
Jesuo kaj el ĝia paradiza ĝardeno restis nur la planto plukita de abato Antono.
Oni nomis tiun floron la Kristnaska Rozo. Ĉiujare, kiam Kristnasko
alproksimiĝas, tiu mirakla planto naskiĝas kaj kun siaj verdaj branĉoj kaj
blankaj floroj memorigas nin, ke en la pasinteco ĝi ĉiujare ĝermis en la
ĝardeno de la Malhela Arbaro, dum la Kristnaska nokto.
- Tradukis Esperanten: José Mauro Progiante
Nenhum comentário:
Postar um comentário