LA KRISTNASKA ROZO - DUA PARTO
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
Frato Marteno, kiu kaŝe aŭdis tiun dialogon,
komprenis, ke ankaŭ la Episkopo, same kiel li mem, ne kredis la parolon de la
edzino de la ŝtelisto. Tamen la naiva abato Antono ne perceptis la ironion en
la vortoj de la Episkopo kaj promesis al li kunporti tiun floron. Li estis ĝoja
pro la ebleco helpi la ŝteliston kaj lian familion.
Kiam alvenis la antaŭtago de la Kristnasko, abato
Antono ekiris al la Malhela Arbaro, gvidata de unu el la filoj de la ŝtelisto
kaj akompanata de frato Marteno.
Dum abato Antono iris feliĉa, ĉar li ĉiam deziris
faris tiun vojaĝon, frato Marteno estis tre malĝoja kaj zorgema. Li multe amis
la abaton kaj deziris lian feliĉon, sed li ne kredis, ke en la nokto okazos
miraklo en la arbaro. Li pensis, ke la edzino de la ŝtelisto inventis tiun historion
por trompi la abaton, subigante lin al sia malhonesta edzo.
Survoje, rajdante norden, cele al la arbaro, la
abato observis, ke ĉie oni sin preparas por festi la Kristnaskon, estigante
fajron por varmigi la akvon kaj transportante viandojn, panojn kaj fruktoj al
la domoj. En ĉiuj preĝejetoj, kiujn ili preterpasis, la pastro kaj siaj
helpantoj etendis siajn plej belajn tapiŝojn kaj ekbruligis la kandelojn por la
nokta meso.
Vidante tiujn preparojn, la abato pensis pri la
festo, en kiu li partoprenos post kelkaj horoj, kiam la arbaro transformiĝos en
paradizon. Dume, la malĝoja
frato Marteno petis insiste al li rezigni pri tiu danĝera plano kaj reveni al
la komforto de la Abatejo. Tamen
la abato restis necedema kaj senĉese plurajdis cele al la Malhela Arbaro.
Post longa kaj laciga vojaĝo, inter arboj plenaj
de dornoj, tra malvarmaj riveretoj kaj marĉoj, sur koto kaj neĝo, je la
sunsubiro, la filo de la ŝtelisto montris al ili pordon faritan el dikaj
traboj, kiu fermis la enirejon de kaverno.
La infano malfermis la pezan pordon kaj ili vidis
la internon de la malriĉa kaverno, kie loĝis la ŝtelisto kun sia familio. La virino sidis apud granda ŝtiparo, kiu
brulis en la centro de la kaverno. Laŭlonge de la muroj estis pajlaj litoj, kaj sur unu el ili dormis la ŝtelisto.
- Eniru ! – kriis la edzino de la bandito.
Kaj enirigu ankaŭ la ĉevalojn, por ke ili ne mortu pro la malvarmo.
Abato Antono eniris la kavernon, sekvata de frato
Marteno. Ili vidis, ke la
loĝejo estas mizera kaj ke nenio estas preparita por festi la Kristnaskon. La
edzino de la ŝtelisto ne faris bieron, nek bakis panon, kaj eĉ ne purigis la
plankon kaj la malmultajn meblojn. La filoj kunludis ĉirkaŭ granda kaserolo,
kies enhavo tute ne estis apetitveka: en ĝi estis nur supo el akvo.
La edzino de la ŝtelisto parolis kun aŭtoritato
kaj malembaraso, kvazaŭ ŝi estas edzino de riĉa kamparano.
- Sidiĝu ĉi tie, apud la fajro, abato Antono, kaj
manĝu, se vi kunportis ion por manĝi, ĉar mi pensas, ke vi ne ŝatus la
manĝaĵon, kiun ni preparis ĉi tie en la arbaro. Kaj se vi estas laca pro la
longa vojaĝo, kuŝiĝu en unu el tiuj litoj. Ne timu dormi tro multe, ĉar mi
vigilos apud la fajro kaj vekos vin en la ĝusta horo, por ke vi vidu la
miraklon.
Obeante la virinon, abato Antono prenis sian manĝaĵon.
Tamen li estis tiel laca, ke li apenaŭ manĝis kaj tuj ekdormis sur la pajla
lito.
Ankaŭ frato Marteno estas invitita ripozi, tamen
li ne kuraĝis dormi. “Mia devo estas gardostari, atente, por eviti, ke la
ŝtelisto mortigu la abaton”, li pensis. Tamen, ankaŭ li estis tiel laca, ke iom
post iom la dormemo venkis lin, kaj ankaŭ li ekdormis. Kiam li vekiĝis, li
vidis la abaton sidantan apud la fajro, konversaciantan kun la edzino de la
ŝtelisto. Kaj li vidis, ke ankaŭ la kondamnito, la ŝtelisto, sidis apud la
fajro, kvankam ne partoprenante en la konversacio. Li estis alta, maldika kaj malĝojaspekta viro.
Abato Antono parolis al la virino pri la preparoj,
kiujn li vidis survoje, kaj li memorigis ŝin pri la festoj, en kiuj ŝi certe
partoprenis, kiam ŝe estis juna kaj vivis inter la pacamaj homoj.
- Mi kompatas viajn filojn – li diris, ĉar ili ne
povas ludi kun aliaj infanoj. Mi esperas, ke baldaŭ ili povos vivi en la
vilaĝo, en normala familio.
Aŭdinte tiom, la ŝtelisto stariĝis kaj minacis la
abaton per pugnoj.
- Malbona abato, vi venis ĉi tien por fortiri de
mi mian edzinon kaj miajn filojn. Ĉu vi ne scias, ke mi estas kondamnito, ke ne
estas permesite al mi vivi en la vilaĝo?
La abato ne timis la ŝteliston kaj respondis per
firma voĉo.
- Mia esperas, ke la Episkopo subskribos liberigan
karton favore al vi.
Antaŭ tiuj vortoj, la kondamnito kaj sia edzino
ekridegis, ĉar ili konis la Episkopon kaj ne kredis ke iam li kompatus ilin. Tamen radio de espero fulme trapasis la
koron de la ŝtelisto kaj li diris:
- Bone, mi promesas, ke se iun tagon mi ricevos
pardonon de la Episkopo, mi vivos kiel honesta viro kaj neniam plu ŝtelos.
Frato Marteno ne ŝatis, ke la ŝtelisto kaj sia
edzino mokridis la abaton, tamen li trankviliĝis, konstatante la ĝojecon de sia
estro. “Estas strange – li pensis, sed ĉi tie, inter tiuj sovaĝuloj, abato
Antono estas pli ĝoja ol li kutime estas en la Abatejo, inter siaj kunuloj”.
Subite la edzino de la ŝtelisto stariĝis kaj
atentigis ilin, ke eblas aŭdi la unuajn sonorilojn de Kristnasko.
Ĉiuj stariĝis kaj iris eksteren, sed en la arbaro
ili trovis nenion krom la nigra nokto kaj la densa vintro. Aŭdiĝis nur la tintado de la sonoriloj,
alportataj de la suda vento.
- Kiel la sonoriloj vekos la dormantan arbaron? –
demandis la abato. Li faris tiun demandon, ĉar nun, ĉirkaŭita de la vintraj
ombroj, ŝajnis al li tre malfacila la transformado de la arbaro.
Tamen, post kelkaj momentoj fulma ondo de lumo
trairis la arbaron. Tuj poste la mallumo revenis, tiom densa kiom antaŭe, sed
denove reaperis la lumo, kiu luktis kun la mallumo inter la nigraj arboj,
transformante la nokton en naskiĝantan aŭroron.
Tiam la abato vidis, ke la neĝo iom post iom
dissolviĝis, kvazaŭ oni fortiris tapiŝon el la planko, kaj la tero komencis
fariĝi verda. Ĉie, en ĉiuj arboj kaj plantoj, rapide aperis kaj disvolviĝis
burĝonoj kaj diverskoloraj floroj.
La koro de abato Antono ekbatis sentakte, kiam li
perceptis la unuajn signojn de la vekiĝo de la arbaro.
- “Ĉu mi, tiel maljuna kaj neperfekta viro, ĉu mi
havos la privilegion spekti tian miraklon?” - li pensis. Kaj larmoj plenigis
liajn okulojn.
En kelkaj momentoj la mallumo revenis kun tioma
forto, ke li timis, ke la nokto fine venkus la lumon. Tamen baldaŭ nova
lumiga ondo aperis, alportante murmuron de riveretoj kaj bruegon de akvofaloj.
Dume la folioj de la arboj ekĝermis kaj kreskis tiel rapide, ke ili ŝajnis aro
da verdaj papilioj falantaj sur la branĉojn. Kaj ne nur la arboj kaj plantoj
vekiĝis. Ankaŭ la birdoj kaj aliaj bestoj flugis kaj saltis en tiu scenejo de
vivo kaj beleco.
Tiel rapide
ŝanĝiĝis la arbaro, ke abato Antono preskaŭ ne sukcesis kompreni la grandecon
de tiu miraklo. Ĉion li provis rigardi, aŭskulti kaj flari. Floroj tute kovris
la grundon, formante buntan tapiŝon.
La filoj de la
ŝtelisto kriis kaj saltis kun granda ĝojo, manĝante ĝissate la dolĉajn
fruktojn, kiuj pendis de la arboj. Unu ludis kun la leporidoj, alia kantis kun
birdoj, alia karesis serpenton, kiu ĉirkaŭis lian kolon kaj liajn brakojn. La
ŝtelisto plukis kaj manĝis ĉerizojn, kvazaŭ li revenis al sia infanaĝo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário