LA KRISTNASKA ROZO - UNUA PARTO
(Libera traduko de rakonto de Selma Lagerlöf)
En la profundo de la Malhela Arbaro, en kaverno,
vivis fifama ŝtelisto kun sia edzino kaj kvin filoj. Li preskaŭ neniam lasis la
arbaron, por ne esti arestita de la polico. Por akiri iom da mono, li kutime atakis
piedirantojn, kiuj riskis trairi la arbaron.
Tamen tiu ŝtelado ne sufiĉis, kaj pro tio la
edzino de la ŝtelisto ofte eliris el la arbaro kun siaj filoj kaj iris al la
vilaĝo peti almozon.
Kiam la virino kaj la knaboj aperis, la malkuraĝaj
vilaĝanoj helpis ilin, kvankam malvolonte, ĉar ĉiuj ili timis la ŝteliston.
- Se vi ne helpos nin – diris la virino, minace -,
mia edzo venos dum la nokto kaj bruligos viajn domojn.
Unu fojon, en sia almozpetado, la virino kaj la
knaboj transpasis la vilaĝon kaj alvenis al la Abatejo, granda konstruaĵo, kiun
ili ankoraŭ ne konis. Scivole ŝi frapis la pordon kaj post kelkaj minutoj
malfermiĝis giĉeto, malgranda aperturo en la mezo de la pordo, tra kiu la
pordisto transdonis al ŝi ses panojn, por ŝi kaj por ŝiaj filoj.
Dum la virino atendis ĉe la pordo, la knaboj
esploris la ĉirkaŭaĵon, kaj subite unu el ili komencis tiri ŝian jupon por
montri ion, kion li eltrovis.
- Venu, panjo. Venu vidi kion mi trovis.
Preninte la panojn, ŝi sekvis la knabon kaj vidis,
ke li trovis malfermitan pordeton en angulo de la granda barilo, kiu ĉirkaŭis
la Abatejon. “Eble iu forgesis fermi ĝin” – ŝi pensis. Kaj, sen peti permeson,
ŝi trairis tiun pordeton kaj eniris la konstruaĵon, sekvata de la knaboj.
Kun granda surprizo, la virino vidis, ke tie estas
ĝardeno, malgranda ĝardeno, tamen plena de belaj diversspecaj floroj. Tiam
estis somero, kaj en tiu ĝardeno estis floroj de ĉiuj grandecoj kaj koloroj.
Sub la radioj de la suno kaj tuŝataj de milda venteto, tiuj bone zorgataj
floroj estiĝis spektaklo de rara beleco. Tuj aperis sur la lipoj de tiu
malklera virino spontanea rideto.
En tiu epoko, estris la Abatejon la abato Antono,
kiu tre ŝatis kultivi plantojn. Estis li, kiu kreis kaj konservis tiun
ĝardenon.
En tiu momento, kiam la virino kaj ŝiaj filoj
eniris la ĝardenon, laboris tie juna religiulo, frato Marteno. Li estis
fortiranta la malutilajn herbojn, kiujn li metis en manĉareton por forĵeti
eksteren. Estis li, kiu forgesis fermi la pordeton.
Kiam li vidis la entrudulojn kaj rekonis la
edzinon de la ŝtelisto, li tuj stariĝis kaj ekiris al ili.
- Foriru tuj – li kriis. Vi ne rajtas resti ĉi
tie.
Anstataŭ obei tiun ordonon, ŝi daŭre rigardis la
florojn. Pro tio frato Marteno vokis tri aliajn religiulojn, kiuj venis kaj
provis perforte foririgi la virinon kaj la infanojn. Tamen ilia klopodo estis
vana, ĉar ŝi sin defendis per krioj, dentoj kaj ungoj, helpata de la knaboj.
Aŭdinte tiun bruadon, la estro de la Abatejo,
abato Antono, venis al la ĝardeno por vidi, kio okazas. Vidinte, ke la
entruduloj estas virino kaj kelkaj infanoj, li ordonis al la religiuloj lasi
ilin kaj demandis al la virino, kion ŝi volas. Ankaŭ li sciis, ke ŝi estas la
edzino de la ŝtelisto.
- Mi venis peti almozon kaj kiam mi trovis
pordeton malfermitan, mi eniris kaj vidis tiun ĝardenon. Mi volas nur rigardi
la florojn.
Tiuj vortoj tuŝis la koron de la maljuna abato,
ĉar li amis tiun ĝardenon. Surprizis lin la fakto, ke tiu malriĉa virino luktis
kontraŭ multaj viroj nur por rigardi la florojn. “Kompatinda virino” - li pensis. “Eble neniam antaŭe ŝi vidis
ĝardenon.”
- Ĉu mia ĝardeno plaĉas al vi, sinjorino? – li
demandis.
Tamen ŝia respondo kaŭzis en li eĉ pli granda
surprizo:
- Unuavide ŝajnis al mi ke ĉi tiu ĝardeno estas la
plej bela, kiun mi jam vidis. Tamen nun mi konstatas, ke ĝi ne estas tiel bela
kiel alia, kiun mi konas.
Certe abato Antono ne atendis tiun respondon. Kiam
li aŭdis, ke la edzino de la ŝtelisto konas ĝardenon pli belan ol lia, lia
vizaĝo iom ruĝiĝis kaj ombro da ĉagreno falis sur lian vizaĝon. La frato
Marteno, kiu estis apud ili kaj aŭdis ilian konversacion, tuj admonis la
virinon:
- Ĉi tiu ĝardeno – li diris, estas verko de abato
Antono. Ĉiuj, kiuj vizitas la Abatejon, diras ke ĝi estas la plej bela ĝardeno
en la lando. Kiel vi, kiu restas la tutan jaron en sovaĝa arbaro, kuraĝas diri
al ni ke vi konas ĝardenon pli belan?
- Ne estas mia intenco ofendi la abaton –
respondis la virino. Mi nur volas diri, ke se eblos al vi vidi la ĝardenon,
kiun mi konas, ĉi tiuj floroj, kiujn vi tiel entuziasme admiras, ne plu estus
al vi tiom belaj kaj valoraj.
Tamen frato Marteno, kiu multe fieris pri la ĝardeno
de abato Antono, parolis kun ironio:
- Ha, mi komprenas. Vi parolas pri ĝardeno, kiu
ekzistas nur en via kapo, nur por ĝeni min kaj la abaton. Mi povas ĵuri per mia
animo, ke antaŭ ĉi tiu tago vi neniam vidis alian ĝardenon.
La vango de la edzino de la ŝtelisto ruĝiĝis kaj
ŝi kriis:
- Mi ne estas mensogema. Eble vi pravas, eble mi
neniam eniris ĝardenon antaŭe. Sed vi, religiuloj, sanktuloj, vi devus scii, ke
ĉiujare, en la Kristnaska Nokto, la granda Malhela Arbaro transformiĝas en
veran paradizon por festi la naskiĝon de Nia Sinjoro. Ni, kiu vivas en la arbaro, ĉiam vidas tiun
spektaklon. Dum kelkaj horoj la arbaro fariĝas belega ĝardeno, kun plantoj tiel
eksterordinaraj kaj lumoplenaj, ke ĉiuj loĝantoj de la arbaro volas kontempli
ilin por la tuta eterneco.
Frato Marteno intencis daŭrigi sian kontraŭstaron,
sed abato Antono per mansigno petis lin silenti. Ekde sia infanaĝo, abato
Antono aŭdis pri tio, ke dum la Kristnaska Nokto okazas tiu miraklo en la
arbaro, kaj li ĉiam volis vidi tion. Pro tio, li petis al la edzino de la
ŝtelisto gastigi lin en la kaverno dum la venonta Kristnaska Nokto.
- Sendu al mi unu el viaj filoj, por ke li montru
al mi la vojon al via kaverno. Mi iros sola kun li, per mia ĉevalo, kaj mi
ĵuras, ke mi ne perfidos vin, kaj ke mi rekompencos vian familion.
En la unua momento la virino rifuzis la peton de
la abato, ĉar ŝi timis endanĝerigi sian edzon. Tamen, pli forta estis ŝia
deziro pruvi al la abato, ke la ĝardeno konata de ŝi estas pli bela ol lia, kaj
tiam ŝi konsentis.
- Konsentite. En la antaŭtago de la Kristnasko mia
plej aĝa filo venos por gvidi vin al nia kaverno, sed vi rajtos iri akompanata
de nur unu kunulo. Kaj, se vi vere estas sankta viro, vi ne perfidos nin, ĉu?
Abato Antono ripetis sian promeson kaj la virino
foriris kun siaj filoj.
Timante la reagon de la religiuloj, kiuj eble
provus konvinki lin ne viziti la kavernon de la fifama ŝtelisto, abato Antono
petis al frato Marteno teni tiun planon en sekreto.
Okazas, ke unu tagon la Episkopo vizitis la
Abatejo kaj tranoktis tie. En la sekvanta mateno, montrante al tiu grava
vizitanto sian ĝardenon, abato Antono memoris pri la edzino de la ŝtelisto kaj komencis
paroli al sia gasto pri la ŝtelisto, kiu sin kaŝis en la arbaro. Fine li petis
al la Episkopo liberigan karton favore al la ŝtelisto, por ke li povos
rekomenci honestan vivon en la socio.
- Se nenio ŝanĝiĝos – diris la abato, se li devos
resti por ĉiam en la arbaro, ankaŭ liaj filoj fariĝos krimuloj, kiel ilia
patro. Tiam, anstataŭ timi unu ŝteliston, la vilaĝanoj timos aron da ŝtelistoj.
La Episkopo diris, ke estus bone se la ŝtelisto
restus en la arbaro kaj ne sin miksus inter la honestaj viroj de la vilaĝo.
Aŭdinte tion, abato Antono ekzaltiĝis kaj komencis
paroli al la Episkopo pri la ĉiujara miraklo, kiu okazis en la arbaro, dum la
Kristaska Nokto.
- Se tiuj banditoj meritas vidi tiun miraklon, se
Dio permesas, ke ili vidu la transformiĝon de la arbaro en mirindan ĝardenon,
tio signifas, laŭ mia opinio, ke ili estas indaj ricevi la pardonon de la
homoj.
Antaŭ la entuziasmo de la abato, la Episkopo finis
la konversacion, montrante sian nekredemon per ĉi tiuj vortoj, kiujn li
elparolis kun rideto:
- Mi promesas al vi, kara abato, ke kiam vi
kunportos al mi unu floron de la Kristnaska ĝardeno de la Malhela Arbaro, mi
subskribos kartojn por liberigi ĉiuj banditojn, kiujn vi indikos al mi.
Nenhum comentário:
Postar um comentário