PORDA SOLIDARECO
Ni travivas la civilizacion de la aŭtomobilo, sed malantaŭ stirilo homo
kondutas kvazaŭ li ankoraŭ vivus en kavernoj, antaŭ la invento de la rado. Kvazaŭ
la stratspaco estus la lasta mamuto, por ĝi li luktas kun sia proksimulo, per
taktikoj similaj al tiuj praaj, sed nur hupante anstataŭ grumbli, aŭ grumblante
anstataŭ mordi.
En ĉiu granda urbo de la mondo, la trafiko estas metaforo de nia
konkurplena vivo. En sia
propra metala mondeto, ĉiu penas havi avantaĝon super la alia aŭ almenaŭ eviti,
ke la alia lin timigu. Kaj
tiel oni pruvas, ke ekzistas nenio malpli civilizita, ol la civilizacio.
Tamen estas escepto. Estas malgranda solidareca senarba areo en tia
ĝangalo: la neŝlosita pordo. Kiam la flankiranta aŭtomobilo apudiĝas al la via
kaj iu elmetas sian kapon, vi prepariĝas por la plejmalbono. Pretas via
respondo: “La via estas tia!” Sed vi povas havi surprizon.
- Pordo neŝlosita!
- Kio?
Estas malfacile al vi kredi, ke nek vi, nek iu el via familio estas
insultata. Ne, la malamiko sincere zorgas, ke la pordo ne malfermiĝu kaj vi
falu el la aŭtomobilo. La neŝlosita pordo estigas specon de neesprimita
batalhalto. Ĉiuj ĝin fingromontras, kaj vin persekutas, ekscite hupante, se
hazarde vi ne aŭdis la unuan averton. “Pordo neŝlosita!” Ŝajnas, ke tio estas
honorkodo, intertempo inter malpacoj. Se la pordo malfermiĝos kaj vi ja falos
surstraten, tiam oni surveturos vin. Jes, sed oni estos avertinta vin.
Konklude, ni ankoraŭ ne revenis al la besta rango.
(Veríssimo, Luís Fernando. La
memmortiginto kaj la komputilo. Porto Alegre, L&PM, 1992 –
Tradukis Esperanten: José Mauro Progiante)
Nenhum comentário:
Postar um comentário